Subject: Mallonga raporto pri Ivo Christoph Knabe TFH Berlin, FB VI http://www.tfh-berlin.de/~knabe ( Technische Fachhochschule ) ( universitato de aplikataj sciencoj ) ( university of applied sciences ) Luxemburger Str. 10 DE-13353 Berlin, 1999-07-12 Karaj listanoj, mallonge mi raportu pri la evoluo de Ivo, kvankam li nun ne havas naskigxtagon, sed agxas 4 jarojn + 8 monatojn. Mi alparolas lin Ee, Gordana kroate, ni gepatroj inter ni parolas germane. Ivo de preskaux 2 jaroj jam vizitas germanlingvan infanejon. De sia 2a jaro li parolis aktive kroate al la patrino, esperante al mi kaj germane al aliaj infanoj. Nur dum REF li rimarkis, ke ekzistas specialaj infanoj, al kiuj oni devas paroli esperante. Nun post 2 jaroj de infanejvizito li ankoraux fidelas al tiu lingvuzo, nur li pli kaj pli enportas germanajn vortojn en siajn alilingvajn frazojn. Ekz-e li diras: "Pacxjo, acxetu al mi Eis" (t.e. glaciajxon). Tiam mi kutime redemandas: "Cxu mi acxetu al vi glaciajxon?" kaj Ivo jesas: "Jes, glaciajxon". Same ankaux okazas en la kroata. Tio simple devenas de la multo da tempo, kiun li nun pasas en germanlingvio. Li vizitas la infanejon de la 9a gxis la 16a horo kaj poste ofte ankoraux volas viziti najbarajn amikojn (konpreneble kun ili li parolas germane). Sed dum la semajnfino rimarkeble pli aktivigxas liaj negermanaj vortoj. Belas lia spontana produktiveco en Esperanto. Ekz-e li diris: "Pacxjo, rigardu, mi enmetas la dikfingron en la manon kaj batos". Mi: "Jes, vi faras pugnon. Tion oni nomas pugno. Per tio vi povas forte bati." Ivo: "Pacxjo, pugnu min!" kaj ridis pri la atendata "atako". Tiu "pugnu min" estis nova por mi, mi neniam uzis gxin antauxe, sed kompreneble, tio estas Esperanto produktiva. Tiom suficxu nun, momente mi estas tre sxargxita de la semestrofinaj ekzamenoj, de la fiasko de mia hejma komputilo, kaj de la preparado al la REF/FF, kie cetere estas ankoraux liberaj lokoj. Cxion bonan, Christoph