Subject: SPERTO: media lingvo Christoph Knabe TFH Berlin, FB VI http://www.tfh-berlin.de/~knabe ( Technische Fachhochschule ) ( universitato de aplikataj sciencoj ) ( university of applied sciences ) Luxemburger Str. 10 DE-13353 Berlin Saluton, karaj listanoj, 2000-06-07 post longa pauxzo mi volas iomete skizi la aktualan evoluon cxe Ivo. Nun Ivo agxas 5 jarojn kaj 7 monatojn. Li vizitas germanlingvan infanejon de la agxo de 2 jaroj kaj 9 monatoj. Antaux la infanejo li kontaktis nur al Esperanto per mi kaj al la kroata per lia patrino. Kiam li ekvizitis la infanejon, li bone paroladis ambaux lingvojn al ni. Nun post pli ol du-jara vizitado de la germanlingva infanejo (9-16h) la germana lingvo pli kaj pli ensxteligxas en liajn frazojn al ni. Li ankaux estas sociema. Post la infanejo li preskaux cxiutage insistas, ke li vizitu amikon aux ke iu vizitu lin. Kompreneble tiuj inter si parolas germane. Do, li estas de lundo gxis vendredo elmetata al la germana lingvo proksimume de la 9a gxis la 19a horo. Do li nun dum la semajno ofte formas frazojn lauxstrukture esperante, sed kun kelkaj germanaj vortoj. ekz-e: Pacxjo, acxetu al mi Eis. (t.e. glaciajxon) Ankaux en lia kroata montrigxas tia konduto, ecx pli forte. Al ni gepatroj li komplete senhonte miksas la tri lingvojn, sed al eksteruloj li parolas plejofte puran germanan. Nur tre malofte al li mankas iu germana vorto, kiun li tiam anstatauxigas per ekz-e la esperanta vorto sen la fina "-o". Evidente la plifortigxo de la germana devenas de la multo da tempo, kiun li estas en germanlingva medio. Kiel reago al tiu nedezirata evoluo? Mi cxiam provas tiel: Mi ne tuj reagas al frazo kun enaj germanaj vortoj, sed unue redemandas, kvazaux mi ne bone komprenis: ekz-e: Pacxjo, acxetu al mi Eis! Cxu mi acxetu al vi glaciajxon? Jes, glaciajxon! Tiel mi ofte sukcesas reaktivigi en Ivo la esperantan vorton. Alian strategion ni nun volas elprovi. La problemo estas, ke Ivo ankaux hejme ofte auxdas la germanan lingvon, cxar Gordana kaj mi inter ni uzas la germanan lingvon. Tion ni komencis post kiam sxi vivis tri jarojn en Germanio, por ke sxi pli bone eniru la germanan socion. Intertempe Ivo bone komprenas, kion ni germanlingve inter ni gepatroj parolas kaj tiam ankaux emas germanlingve enmiksigxi. Tial ni nun provas eviti la germanan lingvon en lia cxeesto. Kiel neuxtrala solvo ni interkonsentis, ke Gordana parolu al mi kroate, kaj mi al sxi esperante. Tio povas pli-malpli bone funkcii, cxar mi suficxe bone lernis kompreni la kroatan. Tamen tio gxis nun (post 2-semajna provo) ankoraux montrigxis tro peza, kaj mi ne scias, cxu ni sukcesos tiel konsekvence fari. Sed kiam ni faras tiel, la dezirata efiko preskaux tuj montrigxas. Ivo dum la komunaj mangxoj tiam malpli uzas germanajxojn en sia lingvo. Vere, oni rimarkas, kiom malfortan rolon havas la ne-lokaj lingvoj en la vivo. La loka lingvo cxiam venkas. Cxion bonan, Christoph Knabe